Granda foriro la 6-an de Majo 

Por malkovrigi al vi la ĝojojn de la biciklo-migrado kaj malkovrigi eksterordinarajn lokojn kaj asociojn, ni ame zorgeme preparis kolektivan kaj aŭtonoman foriron !

Por vidi la detalojn de la programo, vidu ĉi tie.

 

Resumo de la kolektiva ekiro

6a > 8a de majo: sur vojoj kun aŭtoj sed tre agrablaj lokoj por la noktoj
  • Dimanĉe la 6an de majo : Auray Urbodomo > la Kabano, 10km.

Inter la du lokoj, de tagmezo ĝis la 17a horo: festoj kaj programoj ĉe “le Moulin Neuf“(la Nova Muelilo) kun “le Cap des Possibles” (la Kabo de la Ebloj).

 

9an ĝis 11an de majo : Kanalo de Nantes ĝis Brest sen aŭtoj.
  • Merkrede la 9an de majo : Universo de la Poeto Ferrubaĵisto > Malestroit, 15km
  • Jaŭde la 10an de majo : Malestroit > St Martin sur Oust, 15km
  • Vendrede la 11an de majo : St Martin sur Oust > Redon, 20km

 

12an  kaj 13an de majo: Alveno en la Regiona Parko Brière

 

14a de majo: Disiĝo?

Ni, Damien, Auriane kaj Isabelle, iras al St Nazaire por viziti Sarah Madeline, nian amatan akuŝistinon. Ŝi ** mirinde** akompanis nin dum la naskiĝo de Auriane kaj ĉiujn monatojn kiuj antaŭis.

Ni planas tiam animi atelierojn de “Elturniĝemaj Teranoj” en la lernejoj de la infanoj de Sara.

Tiam ni transiros la riveregon Luaro ĝis la ekirejo de “Eurovélo 6” en St Brévin les Pins kaj sekvos la riverojn kaj riveretojn … ĝis la Nigra Maro en Rumanio ! 🙂