En « Loir-et-Cher », ni renkontis ĉenon da grupoj da feliĉaj infanoj irantaj per biciklo kaj ni eĉ dividis vesperon kun unu el ĉi-tiuj grupoj. Kian bonŝancon! Ni transiris la departementon ĝuste dum ilia semajno « Star cyclo ». Dum ĉi- tiu projekto ambaŭ kolektiva kaj mem-stara, preskaŭ 1500 infanoj el dekoj da lernejoj el la tuta departemento prenas itinerojn, kiuj celas la saman punkton (Chambord ĉi-foje) kaj poste forlasas ĝin, ĉiu kun ĝia eduka projekto: naturo aŭ heredaĵ-temaj agadoj, kulturaj vizitoj … La infanoj kun akompanantoj trapasas noktojn en tendo kaj iras dekojn da kilometroj per bicikloj, ankaù gepatroj, instruistoj … Superbele !! De 19 jaroj, tiu aranĝo daŭras …