Nun la grande ekiro !

Ĉiuj povas veni kun ni !

Ni ekiros el la vilaĝo Auray dimanĉe la 6an de majo por mirinda semajno de biciklado, riĉa, kolektiva kaj memstara.

 

En la programo : interŝanĝoj, renkontiĝoj kaj malkovroj dividitaj laŭlonge de ame preparita itinero :

  • Dimanĉe la 6an de majo kun fanfaroj kaj grandaj “ceremonioj”, kunordigitaj kun la asocioj “le Cap des Possibles”(La Kabo de Eblaĵoj) kaj “le Moulin Neuf”(la Nova Muelilo)

 

  • Noktoj en bivakoj en ekzemplecaj kaj mirindaj lokoj: ĉe la Cabane, ĉe la ĝardenoj de “le Petit Verger”(la Malgranda Frukto-bieno) en Monterblanc, lUnivers du Poète Ferrailleur (la Universo de la Poeto Ferrubaĵisto ), noktoj ĉe la rando de la Kanalo de Nantes al Brest, ktp.

 

  • Dimanĉe la 13an de majo ni fine alvenos norde de St Nazaire en Regiona Parko la Brière.

 

  

 

Dumvoje, ni gustumos la talentojn de multaj amikoj kaj lokaj partneroj.

Animaterra ofertos ekzemple ludojn, agadojn kaj meditadon en naturo.

 

 

Antaŭe, l’Abri Syklett (Ŝirmejo Syklett) kaj la Bécane 56 (Biciklo 56) ofertas laborejojn por prepari  biciklon, lerni rajdi sekure. Les Terriens en Chemin  (Teranoj antaŭen) ofertas helpon la 8-an kaj la 29-an de aprilo por instali bone la aĵojn sur la biciklon.

   

 

Por lerni pli pri la programo, niaj spertoj, niaj projektoj kaj vidi kiel partopreni,

Bicikloj preparadaj laborejoj :

venu viziti nin :

rigardu la jenajn dokumentojn

Kaj tutmaniere, ne hezitu kontakti nin!