Karaj esperantistoj,
Kun mia edzo Damien kaj nia 20 monat-agxaj bebo Aurian, ni sercxas logxon por la vintro 2018. Ni volus intersxangxi tiun logxon kontraux helpoj diversaj laboroj … Ni bezonas tre etan logxon, sed kiu estas suficxe facile varmigita (per proksima ligno …) kaj bone kaptas la varmon. Nur 1 cxambro (por dormi, kuiri, purigxi …) povas suficxi, kun akvo ne tro for. Eble ni povus alveni en auxgusto aux septembro por fini
prepari la logxon se bezonas. Ni estas franculoj kaj bone parolas la esperantan kaj la anglan kaj iomete parolas la germanan.

Pri ni :

Por prizorgi la Teron kaj siajn logxantulojn, ni sxangxis nian vivon ekde 4 jaroj por vivi preskaux sen mono, sen petrolo kaj sen elektro.Poste 1 jaro de vojagxo kaj  WWOOFING bicikle, ni vivis samloke en Bretonio dum 3 jaroj kaj provis novajn ideojn por vivi prizorgante pli kaj pli la Teron, la homaron kaj nin mem.
Ni nun vojagxas ekde majo 2018, por viziti mian fraton en Auxstralio kaj 2 amikinojn survoje. Ni alportas kun ni pedagogiajn projektojn kaj provas helpi cxiujn kiujn deziras igxi auxtonomaj, lerni Esperanton ktp, kun diversaj asocioj.
Vi povos tri pli da informo pri ni sur nia retejo :
http://auraysydneyavelo.ouvaton.org/eo

Logxo intersxangxe de kio ? Projekto ?

– Loko :

La logxo povas esti en Auxstria, aux en Germanio (ni preferas sudon-orienton) aux en Hongrio, proksime la euxropa bicikla vojo numero 6 (Eurovélo 6) se eble.

– Al nutra auxtonomeco …

Damien sxatas kultivi la teron, se eblas per permakulturo aux agroekologio, prizorgi bestojn, helpi najbarojn por havi tiun kiun ni bezonas (en panejoj,  agrikulturejoj …).

– Al energia auxtonomeco, 0 rubajxoj, intersxangxoj …

Damien estas bona manlaboremo : li povas uzi kaj konstrui el ligno, li konas mekanikon (auxtoj, motoj, bicikloj, iloj …), hejmo (elektro, akvo, planko, muro, tegmento …), informatiko, elektro kaj eta electroniko. Li tre aktis por la konstruajxo de nia preskaux auxtonoma eta (30m2) domo.
Ni kutimas acxeti nenion aux preskaux, trovi ideojn por fari kion ni volas, uzas rubajxojn, intersxangxas kun aliaj personoj … Ni provas mangxi tiel loka nutrajxo kiel eblas (kaj natura, nature !), malmulte de viandajxo …
– El la aktuala franca sistemo :
Ni provas ne uzi euxrojn kaj tiu mono estas cxefe uzata per internaciaj negocistoj kiuj ne acxetas verajn ajxojn sed nur volas havi pli da mono. Ni preferas intersxangxi kiun ni bezonas kontraux kiun ni povas fari. Ni vivas tiel preskaux sen mono ekde 4 – 6 jaroj. Ni certas ke ni cxiuj sur la Tero povas gxoji kaj gxojigi kaj plenigi la bezonoj de cxiuj la aliaj intersxangxe. Ni nur devas koni niajn bezonojn, niajn eblajxojn kaj
volojn, kaj provi komuniki klare kaj honeste.
– Alternativa edukado :
Isabelle multe laboris kiel « edukadisto » en diversaj manoj kaj inventis grandan pedagogian projekton. Sxi tre sxatus plu labori pri tio kun aliuloj (esperantistoj, instruistoj …). Alie, sxi lernis multe kun sia bebo Auriane : Auriane naskigxis kiel hejme, pisas en pispoto ekde sia naskigxo, komunikas per manoj ekde
sxi estas 10 monatagxa …
– Kiom da laboro per tago ?
Ni volus labori por la logxon kaj por nia nutro (en agrikulturejoj, panejoj …) 20 – 25h semajne. Damien povas gxardeni, manlabori … kaj mi povas prizorgi infanojn.
Ni ankaux tre sxatas (ecx bezonas !) partopreni en kolektivaj projektoj.

– Logxo :

“Cxe ni” : Ni bezonas nur unu etan cxambron nur por ni, por dormi kuiri  purigxi nin … Ni bezonas havi akvon ne for, kaj ni ne bezonas elektron. Ni povas logxi en yourts aux moveblaj logxoj se ili estas facile varmigeblaj kaj plu estas longe varmaj por bebo dum nokto.
“Kun aliuloj” : Ni volus havi ne tro for elektron, lavmasxinon, interreton, kolektivan cxambron …

– Euroj :

Se vere necesas, ni konsentas pagi maksimume 200 eurojn monate intersxangxe de la logxo / kolektiva projekto. Tiu teksto estas nur bazo por pli profunda diskutado ! 🙂
Ne hezitu telefoni al ni por pridiskuti ! Bonvolu transsendi tiun mesagxon … Dankegon, kaj havu tre belan vivon ! 🙂
Izabel, Damien kaj Aurian
+33 6 27 03 09 10 aux +33 6 79 31 79 85