Por la Tero kaj ĝiaj loĝantoj

La malrapida familia irado tra dek kvin sinsekvaj landoj per biciklo estas por multaj homoj sporta kaj homa heroaĵo, sur kiu ni apogos nin por promocii kaj helpi pacon, solidarecon kaj kapablon kontraŭstari krizojn.

Paco kaj solidareco hodiaŭ ja bezonas plibonigon de homaj rilatoj (toleremo, komunikado), sed ankaŭ elektojn de vivmanieroj, kiuj ne damaĝas aliajn popolojn, nek ilian medion.

Por kontribui al paco kaj solidareco, ni tiel vivigos kaj disvastigos, laŭlonge de nia vojo, la 5 atelierojn de la Survojaj Teranoj. Ĉi tiuj atelieroj adapteblaj, motiv-instigaj, reciproke kompletigaj kaj tre kompletaj, celas profunde tuŝi la publikon (infanojn aŭ plenkreskulojn) en tre mallonga tempo.

Vi estas …

lernejo, gimnazio, liceo, trejnad-centro, festivalo, foiro, asocio, urbodomo, komunumo, evento, grupo, familio aŭ … grupo de amikoj ? Ne hezitu peti nin animi por vi unu aŭ pli da atelieroj laŭ via deziro (1)! Se vi estas animantoj, ne hezitu mem animi ĉi tiujn atelierojn kiel vi deziras, aŭ proponi al ni sugestojn.

La 5 atelieroj, malpezaj sed tre kompletaj, de la Survojaj Teranoj :

Ni preparis por la vojaĝo 5 atelierojn tre malpezajn, tre kompletajn kaj havantajn tre fortan efikon. Ili celas instigi infanojn zorgi pri la Tero, pri la aliuloj kaj samtempe … pri si mem! Kaj jes eblas!

  • La ateliero de revemaj inventistoj : Kiun revon vi volus atingi? Kiuj bezonoj estas kaŝitaj malantaŭ ili? Ĉu vi vere bezonas monon aŭ posedaĵojn por plenumi vian revon kaj esti feliĉa? (celo : identigi profundajn bezonojn kaj trovi manierojn por nutri ilin eĉ sen mono kaj per imago-povo) (Ekzemplo de longa laborsesio por studentoj ĉi tie.)

 

  • La ateliero de la lertaj kolibroj : ĉu vi opinias, ke iuj aferoj estas malbonaj sur la Tero? kion fari por fari ilin pli bonaj? Ĉu vi scias, ke ĝuste apud vi …? (celo: malkovri kion faras la kamaradoj kaj kio ekzistas surloke).

 

  • La ateliero de la lertaj permakulturistoj : Kiel aranĝi la ĝardenon / ĉambron / lernejon / urbon de viaj revoj? kion vi volas? kiajn rimedojn vi havas? provu ebligi uzon de objekto por fari plurajn aferojn, kaj inverse fari unu aferon danke al pluraj objektoj! (celo : disvolvi konscion kaj tutmondan “gajnon-gajnon” por imagi ŝpare, ĝue, daŭreble kaj solide)

 

  • La ateliero de la serenaj amikoj : diskuto pri disput-okaza evento: kion ili sentas? kial? kion ĉiu el ili volas? kion ili bezonus? Kion vi ŝatus proponi al ili por organizi ĉion plej bone? kaj vi, ĉu vi argumentas kelkfoje? aŭ ĉu vi koleras? (celo: identigi kaj kompreni siajn emociojn, malkovri bazojn de neperforta komunikado).

 

  • la ateliero de la teranaj kuzoj : historia rakonto pri kverelo ( milita) inter 2 apudaj popoloj … ĉar ili ne komprenas unu la alian … ĉar ili ne parolas la saman lingvon ! Tiale, Esperanto estis inventita, la plej eble simpla lingvo por ĉiuj terloĝantoj, por kompreni nin ĉiujn. Paroli kun uzbeka aŭ tajlanda infano … por kio ? kiel fari? malkovru la infanojn de la Ter-ekstremaĵo kaj kion ili ŝatas: rigardu iliajn fotojn kaj komprenu iliajn mesaĝojn en Esperanto! tiam skribu vian propran mesaĝeton por krei la grandan Mosaikon de Teranaj Kuzoj kaj eble – laŭ la deziroj kaj ebloj de via instruisto aŭ animanto – interŝanĝu reale! (celo: malkovri tion, kio kunigas nin kaj distingas nin, la vetaĵojn de paco en la mondo, malkovri Esperanton, interŝanĝi kun iu esperanto-parolanto, eventuala specialisto)

Ni nutras ĉi tiujn atelierojn per niaj personaj spertoj kaj lokaj informoj, kio riĉigas ilin per atestoj, kiuj ofte lasas malgrandajn kaj grandajn personojn mirigataj, scivolaj, inventemaj kaj profunde anim-vekitaj.

Ĉirkaŭ la someraj ferioj (en Francio de majo ĝis junio 2018 ekzemple) ni adaptas atelierojn taŭgajn por ferioj (revoj de ferioj, vojaĝoj, suno …) poste plue en Eŭropo ni povos adapti la atelierojn al Kristnasko ( revaj donacoj komencantaj per iu verbo, krom la verbo havi …) aŭ adapti al iu ajn ebla temo.
Se vi deziras, petu de ni atelieron de la Survojaj Teranoj per la kontakta demandaro.

Tutmonda projekto: la Ĝardenoj de Atelieroj de Lertaj Teranoj

Kun pli da antaŭkonsultado, ni ĝojus animi (1) iujn ajn atelierojn de la projekto de Ĝardenoj de Lertaj Teranoj (2), inkluzive atelierojn de scienca esploro. Kun pli da organizo, ni povus ankaŭ – por nia plej granda ĝojo de ĉiuj! – organizi tutan serion da Ĝardenoj de Atelieroj (3) ebligante al la partoprenantoj vivigi la atelierojn inter si. Jen la prezento de la tuta projekto por lernejoj. Parto de niaj proponoj estas havebla en la dediĉita retejo – sed ne ĝisdatigata – http://ateliersdesterriensmalins.ouvaton.org/


 

(1) Interŝanĝe kun tio, kion vi havas, kaj laŭ tio, kion ni bezonas (manĝaĵo, paca bonvenigo, amikoj por Auriane, helpo por vizoj, mono …) kaj kio konvenas al ni ĉiuj!

 

(2) La celo kaj la entuziasma tono de la atelieroj estas inspiritaj de la libro “Terriens Malins, missions spéciales pour écoaventuriers” (Lertaj Teranoj, specialaj misioj por naturprotektaj aventuristoj) de Delphine Grinberg.

 

(3) Ĝardeno de Atelieroj estas speco de bele preparita komuna festeto, kie la partoprenantoj vivigas atelierojn inter si. La koncepto venas de la libro “Science à l’école, côté jardin” (Scienco ĉe lernejo, el flanko ĝardeno) de Estelle Blanquet.