Granda foriro la 6-an de Majo
Por malkovrigi al vi la ĝojojn de la biciklo-migrado kaj malkovrigi eksterordinarajn lokojn kaj asociojn, ni ame zorgeme preparis kolektivan kaj aŭtonoman foriron !
Por vidi la detalojn de la programo, vidu ĉi tie.
Resumo de la kolektiva ekiro
6a > 8a de majo: sur vojoj kun aŭtoj sed tre agrablaj lokoj por la noktoj
- Dimanĉe la 6an de majo : Auray Urbodomo > la Kabano, 10km.
Inter la du lokoj, de tagmezo ĝis la 17a horo: festoj kaj programoj ĉe “le Moulin Neuf“(la Nova Muelilo) kun “le Cap des Possibles” (la Kabo de la Ebloj).
- Lunde la 7an de majo : La Kabano > Jardins du Petit Verger (Ĝardenoj de la Malgranda Frukto-arbaro) , 25km
- Marde la 8an de majo : Ĝardenoj de la Malgranda Frukto-arbaro > Univers du Poète Ferrailleur (Universo de la Poeto Ferrubaĵisto), 20km
9an ĝis 11an de majo : Kanalo de Nantes ĝis Brest sen aŭtoj.
- Merkrede la 9an de majo : Universo de la Poeto Ferrubaĵisto > Malestroit, 15km
- Jaŭde la 10an de majo : Malestroit > St Martin sur Oust, 15km
- Vendrede la 11an de majo : St Martin sur Oust > Redon, 20km
12an kaj 13an de majo: Alveno en la Regiona Parko Brière
- Sabate la 12an de majo : Redon > Oasis la Coudraie, 15 km
- Dimanĉe la 13an de majo : Oasis la Coudraie > Jardins du Marais, 20 km
14a de majo: Disiĝo?
Ni, Damien, Auriane kaj Isabelle, iras al St Nazaire por viziti Sarah Madeline, nian amatan akuŝistinon. Ŝi ** mirinde** akompanis nin dum la naskiĝo de Auriane kaj ĉiujn monatojn kiuj antaŭis.
Ni planas tiam animi atelierojn de “Elturniĝemaj Teranoj” en la lernejoj de la infanoj de Sara.
Tiam ni transiros la riveregon Luaro ĝis la ekirejo de “Eurovélo 6” en St Brévin les Pins kaj sekvos la riverojn kaj riveretojn … ĝis la Nigra Maro en Rumanio ! 🙂