Noto de Ginette : Okazis multe al nia triopo en Germanujo. Unue la patrino de Isabelle vizitis ilin. Pli poste la du filinoj de Damien ankaù vizitis ilin kaj, dank’al pruntitaj bicikloj, povis akompani ilin sur biciklaj padoj. kaj iom pli poste, venis la plej aĝa filo de Damien, kiu same akompanis ilin bicikle.

Estus tro longe traduki ĉion, mi selektis kelkajn pecojn…

 

La tagon post la foriro de la patrino de Isabelle, ni ĝojas partopreni en la superbela Danuba Karnavalo, eksterordinara festo, kiu alportas junajn (kaj malpli junajn) homojn el la tuta regiono!
Dum ni senherbigas kampadejon por “pagi” nian estadon, la administranto venas oferti al ni grandajn pneŭmatikojn, por ke ni partoprenu en Karnavalo sur la akvo, superbone!
Post kelkaj hezitoj, ni ĉiuj (5 kun la filinoj de Damien)  lanĉas nin kun Auriane (sur la ventro de Damien mem kuŝanta en sia granda “buo”), lasante nin portitaj de la fluo meze de memkonstruitaj flosoj subtenantaj toboganojn aŭ tablojn de pikniko, ŝveligitaj buoj en formo de “unukornulo”, ktp … Ĝuado de ridoj kaj senzorgeco por ĉiuj. Auriane kompreneble ŜA-TE-GIS.

 

Koncerne la manĝaĵon, ni malkovras ke, sur nia vojo en Germanujo, bakejoj ofte estas nur vendejoj, apartenantaj al filioj, kiuj ŝajne ĉiam reakiras la nevenditaĵojn fine de la tago! Malbona surprizo kompare al Francio, kie neniam mankis pano. Domaĝe, ĉar la germana pano ofte estas nigra, tre kompleta kaj bongusta! Ni ankaŭ ricevas rifuzon de nia helpo kontraŭ manĝaĵo, certe destinata al rubujo. Eble kelkfoje estas malpli da restaĵoj ol en Francujo. Ankaŭ oni trovas foje rubujojn de superbazaroj superŝutataj de belaj fruktoj kaj legomoj, sed ofte la enhavo estas ne sufiĉe diversa por plenumi ĉiujn niajn bezonojn.

 

Feliĉe ni estas foje bonvenigataj (aŭ “savitaj”, mi devus diri!) en restoraciojn, preskaŭ ĉiam fremdajn, por manĝaĵo diversa, komforta … Kaj foje vere bongusta, kiel en ĉi-tiu turka restoracio, kie kelnerino, tre surprizita de nia rakonto, decidas proponi al ni 3 belajn pladojn de rizo-viando kaj saŭco, ĉar ŝia estro rifuzis lasi nin helpi, eĉ ne lasis nin aliri al la restaĵoj, malgraŭ la insisto de ĉi-tiu kelnerino tre konvinkita.

 

Eĉ pli bone, la administrantoj de kebab-restoracioj sisteme proponas al ni manĝi, pro kulturo, solidareco, homamo. Por ni, ili do estas oazoj, kie ni scias, ke ni fine povos manĝi, se necese. Kian dankemon ni sentas por ili ĉiuj! Kvankam ni imagas, ke viando ĝenerale ne estas bonkvalita, kebaboj estas bone ekvilibrigataj ĉi-tie, kun multaj ruĝaj brasikoj, cepoj kaj tomatoj. Ni ofte renkontas tie, same kiel en lud-parkoj, Sirianojn aŭ Afganojn, ofte gajajn malgraŭ ilia viv-historio, neebla imagi por ni, kaj iliaj gepatroj restintaj en la lando. Sed ni feliĉas paroli pri “Vivo” kune kaj dividi niajn spertojn …

 

REGENSBURG, kiu estas urbo en transiro, estas riĉa en alternativoj: dividataj “fridujoj”, kie ĉiuj povas forlasi aŭ preni manĝaĵon (“fridujoj” puraj kaj sen elektro, kiujn ni tre ŝatis, kaj uzis  ambaŭmaniere (deponi kaj preni) dum 2 tagoj !), disvastigata vegana restoracio, magazeno por produktaĵoj de dua uzado, kafejoj kun lokaj metioj kaj scio-interŝanĝoj, loka monero … Jen kelkaj rapidaj hazardaj observoj, ne ĝenerala analizo!

 

AUSTRUJO EN 6 TAGOJ

Kaj post tuta tago pasigita en purigado de la 3-etaĝa domo de “Amikoj de la naturo”, kiu estas nia danko pro ilia bonveno kaj bonkoreco, jen ni denove sur la EuroVelo 6, denove kun la soifo malkovri pli. Ĉi-tiun fojon, amikino de mezlerneja tempo de Isabelle, puŝas nin premi la pedalojn: ni devas alveni frue por vidi ŝin kaj ŝia familio antaŭ ŝiaj 3 semajnaj ferioj en Balkanoj!

Feliĉe, oni ne mensogis al ni. La vojo plu estas sen aŭto, sed plie … ĝi estas preskaŭ ĉie perfekte asfaltita ? kaj ĝi sekvas la DANUBON ? Yupi! Ŝoseo!”? Jes, sed bela kaj vere rultaŭga. Ne mirinde, ni konstante renkontas amason da biciklantoj: familioj kun beboj, familioj kun infanoj aŭ adoleskantoj, pli maljunaj homoj sur elektraj bicikloj, dimanĉaj bicikloj sen ŝarĝo, vojaĝbicikloj tre ŝarĝitaj, kuŝbicikloj, tandemoj, karioloj …
Feliĉe ni glutas rapide kilometrojn, ĉar laŭ ĉi-tiu “biciklo-aŭtostrado” preskaŭ ĉiam plata, nia historio ne ŝajnas emociigi multajn homojn. Fakte ni ne parolas al multaj homoj dum ĉi-tiuj malmultaj tagoj. ”

 

La Aŭstroj, al kiuj ni turnas nin por interŝanĝi man-laboron kontraŭ manĝaĵon, ĝenerale estas tre fermitaj al nia peto, kaj ne imagas povi malobei la leĝon por malhelpi forĵetadon de manĝaĵo en la rubujon. Eĉ en kampadejo, kie ĉiam estas io farenda kaj kie, ĝis nun, la administrantoj ĉiam estis malfermitaj al interŝanĝoj, ĉi-foje iu ofendita administrantino montras ĉion ĉirkaŭ si, kriante, ke ĉio kostas al ŝi monon, kaj deklarante, ke estas neeble vojaĝi sen mono.

Kaj la enhavoj de rubujoj de superbazaroj estas nealireblaj, kunpremitaj kaj/aŭ redonitaj al la filioj. Kelkfoje donitaj al karitato. Feliĉe por ni, kelkfoje la rubejoj estas simple alireblaj kaj estas plenaj de manĝaĵo en tre bona stato. Dum ĉi-tiuj malmultaj tagoj, ni preterpasas preskaŭ neniun fremdan restoracion (rapidan manĝon aŭ ne). Aliflanke ni malkovras kun miro, ke fruktoj kaj legomoj estas lasitaj haveblaj ĉe la flanko de la vojo. En Germanujo, estis pomoj ofertitaj en korboj. Jen rikolto-tempo por vinberoj, prunoj, tomatoj, kukumoj kaj eĉ kukurboj, vendataj je tre malaltaj prezoj. Ni simple metas la monon en skatolo aŭ leterkesto.

Poste, kiam ni alvenas al Vieno, ni direktas nin norden, ĉi-foje uzantaj la vojon EuroVelo 9, kiu ebligas transiri Eŭropon per biciklo de nordo al sudo. Post unua parto sur plata vojo, poste tro da monteto kaj krutoj por nia gusto, ni fine alvenas ĉe nia amikino, kun la edzo kaj la bebo de unu jaro kaj duono!
Antaŭ 3 jaroj, ni estis preskaŭ ĉe la fino de nia unua jara biciklado, jam sen mono, sen oleo kaj elektro, ni ne povis iri al ilia geedziĝo, pro organizaj malfacilaĵoj, eĉ se ni escepte akceptintus vojaĝi per trajno kaj aviadilo. Jen ni finfine, kiel promesite, alvenintaj por 10 tagoj, kun bicikloj kaj kun beboj ĉeestantaj! Amika oazo, kie ni fine povas ripozi, dankon dankon pro via bonveno kaj pacienco, Claire, Ryan kaj Anna !