La unua parto de nia itinero estas “Antaŭvojaĝo”, kiu kondukas nin de la vilaĝo Auray, la 6an de majo 2018, ĝis St Brévin les Pins.


Ni tiam trairos Eŭropon ĝis Konstanco, en la aŭtuno 2018, ĉe la Nigra Maro en Rumanio, tra la Euro-Véloroute n ° 6, kiun ni uzos de la komenco (sude de Saint-Nazaire) ĝis la fino (Nigra Maro) . Ni pasigos nian unuan vintron en woofing (gastado kontraŭ laboro) aŭ ĉe esperantaj gastigantoj.


Ekde la printempo 2019, ni iros direkte al Uzbekio, veturinte per velŝipo, aŭ ĉirkaŭpasinte la Nigran Maron kaj la Kaspian Maron ĝis Tashkent, kie ni pasigos la duan vintron. Amika familio jam atendas nin.

Ni tiam devos trairi la Himalajo-montaron, poste la Xinjiang-Dezerton (eble per trajno) antaŭ longa malsupreniro suden, al suda Ĉinio, suda Vjetnamio aŭ ĝis Tajlando aŭ Malajzio laŭ la eblecoj de la momento.

Ni tiam devos trovi velŝipon por enŝipiĝi kiel navigistoj aŭ kiel teamo-maristoj por trairi Indonezion kaj atingi la Nordan Aŭstralion (al Darwin) aŭ navigi laŭ la Granda Korala Baro-Rifo rekte al Sidnejo.